http://kurso.jubilo.ca
Lección 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
capítulo 1 2 3 4 5 6 7 8    
Lección 10.2 el traje nuevo del emperador 2 si deseas más información acerca del esperanto visita esperanto.jubilo.ca

.
Ve las instrucciones en el capítulo 10.1

el traje nuevo del emperador 2

ayuda

"Tio cxi estas ja bonegaj vestoj!" pensis la regxo; "havante tian surtuton, mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes, la sxtofo devas tuj esti teksita por mi!" Kaj li donis al la ambaux trompantoj grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sian laboron. 

hav+ant+e = teniendo
ja = (reafirma la afirmación)
sci+igx+i = enterarse
regn+o = reino
diferenc+ig+i = hacer diferenciar
tuj = inmediatamente
ambaux = ambos
sum+o = suma
antaux+e = con anterioridad
.

Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion cxi ili metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto. 
.

star+ig+i = armar, parar
mien+o = gesto
teks+il+o = tejedora, telar
neni+o = nada, ninguna cosa
postul+o = demanda, exigencia
fervor+a = con fervor, de fervor
postul+ad+i = demandar, pedir (continuo)
delikat+a = delicado
silk+o = seda
or+o = oro
met+ad+i = poner (continuamente)
propr+a = propio, de uno
posx+o = bolsillo
labor+ad+i = trabajar (cont.)
ecx = aún, hasta, inclusive

"Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis!" ekpensis la regxo, sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estas malsagxa aux ne bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras.
.

jam = ya
pret+ig+i = alistar
ek+pens+is =se le ocurriró
konvenk+it+a = convencido
prefer+i = preferir
person+o = persona
star+i = estar, encontrarse

Cxiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kaj cxiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas.

Avanzar al capítulo 10.3

Lee aquí el texto en español.
.

fort+o = fuerza
sen+pacienc+o = inpaciencia
najbar+o = vecino

 

 manda tus dudas y comentarios a:
Contacto
ĉ ĝ ŭsi ves bien las letras amarillas cambia a unicode c g u
si no, continua usando el sistema cx gx ux