http://kurso.jubilo.ca
lección 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
capítulo 1 2 3 4 5 6 7 8    
lección 10.8 el traje nuevo del emperador 8 si deseas más información acerca del esperanto visita esperanto.jubilo.ca

.
Ve las instrucciones en el capítulo 10.1

el traje nuevo del emperador 8

ayuda

"Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado!" raportis la ĉefa ceremoniestro. "Nu, mi estas en ordo!" diris la reĝo. "Ĉu ĝi ne bone sidas?" Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.  
.

star+i = estar parado
baldaken+o = baldaquín (tapete)
ceremoni+estr+o = maestro de ceremonias
observ+i = observar
ormam+o
= adorno

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marsxo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: "Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!" 
.

ĉambelan+o = chambelan, paje
el+tir+i = jalas hacia
plank+o = piso, suelo
el+tir+it+e = sostenidas
sen+kompar+a = sin comparación

Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson. "Sed li ja estas tute ne vestita!" subite ekkriis unu malgranda infano. "Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco!" diris la patro; kaj unu al la alia murmuretis, kion la infano diri.
.

pec+o = pedazo, parte
koks+o = cadera
al+lig+as = unir amarrando
tren+aĵ+o = cola (de ropa)
turn+ad+i = darse vueltas (continuamente)
re+turn+ad+i = volver a voltearse
ek+kri+i = comenzar a gritar
sen+kulp+ec+o = inocencia
murmur+et+i = murmurar en voz baja
.

"Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita!" kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis: "Nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio!" Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis. 

Lee aquí el texto en español.

¡Terminaste el Kurso! Vi finigas la kurson! Lee estas recomendaciones finales.

 

pik+i = picar, herir
kuraĝ+e = con valor, valerosamente
rest+i = permanecer
ten+iĝ+o = porte, postura
fier+a = soberbio, orgulloso

 manda tus dudas y comentarios a:
Contacto
ĉ ĝ ŭestas usando unicode c g u
si no ves bien las letras amarillas cambia a sistema cx gx ux