| si
deseas más información acerca del esperanto visita
|
||||||||||
|
. el traje nuevo del emperador 7 |
ayuda | |||||||||
|
La reĝo mem venis al ili kun siaj plej
eminentaj
korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion
tenus, kaj diris: "Vidu,
jen estas la pantalono! jen estas la
surtuto! jen la mantelo!
kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava
eco!" |
eminent+a
= eminente kort+eg+an+o = miembro de la corte ten+i = tener (en las manos) jen = "he aquí" sur+tut+o = sobretodo, abrigo mantel+o = capa kaj tiel plu = y asi mas (etc.) mal+pez+a = ligero arane+aĵ+o = telaraña ec+o = cualidad |
|||||||||
|
"Jes!" diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis. "Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable
demeti viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Reĝa Moŝto tie ĉi antaŭ la
spegulo
vestos la novajn." |
de+met+i
= quitar spegul+o = espejo vest+i = vestir |
|||||||||
|
La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun
pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la
kokso kaj faris kvazaŭ ili ion
alligas - tio ĉi devis esti la
trenaĵo de la vesto - kaj la reĝo sin
turnadis kaj
returnadis antaŭ la spegulo. |
pec+o
= pedazo, parte koks+o = cadera al+lig+as = unir amarrando tren+aĵ+o = cola (de ropa) turn+ad+i = darse vueltas (continuamente) re+turn+ad+i = volver a voltearse . |
|||||||||
|
"Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas!" ĉiuj kriis, "Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!" |
el+rigard+i
= verse "se ve" sid+i = estar sentado "asentarse" ind+o = valor, merecimiento
|
|||||||||
| manda
tus dudas y comentarios a: |
ĉ ĝ ŭ | estas usando ![]() si nopuedes ver las letras amarillas cambia a > |
||||||||