http://kurso.jubilo.ca
lección 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
capítulo 1 2 3 4 5 6 7 8    
lección 10.6 el traje nuevo del emperador 6 si deseas más información acerca del esperanto visita esperanto.jubilo.ca

.
Ve las instrucciones en el capítulo 10.1

el traje nuevo del emperador 6

ayuda

La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo: "Ho, ĝi ja estas tre bela!"
.

sekv+ant+ar+o = conjunto de segudores
rigard+ad+i = observar (continuamente)
ripet+ad+i = repetir (continuamente)

Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. "Rava, belega, mirinda!" ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. 
.

solen+a = solemne
ir+ad+o = paseo, caminada
atend+at+a = esperada

La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego. La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo.

donac+i = dar, donar
kavalir+a = relativo al caballero (noble)
kruc+o = cruz
titol+o = título (noble)
sekret+a = secreto
kort+eg+o = corte (del rey)
parad+o = desfile
pas+ig+i =dejar pasar, hacer pasar
mal+dorm+e = sin dormir
ek+brul+ig+i = encender (fuego)
dek+ses = 16
kandel+o = vela
pret+ig+ad+o = preparación
.

Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris: "Nun la vestoj estas pretaj!"

Avanzar al capítulo 10.7

Lee aquí el texto en español.
.

tranĉ+ad+i = cortar (continuamente)
tond+il+o = tijeras
kudr+ad+i = coser
kudr+il+o = aguja

 

 manda tus dudas y comentarios a:
Contacto
ĉ ĝ ŭestas usando unicode c g u
si no ves bien las letras amarillas cambia a sistema cx gx ux