http://kurso.jubilo.ca
lección 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
capítulo 1 2 3 4 5 6 7 8    
lección 10.5 el traje nuevo del emperador 5 si deseas más información acerca del esperanto visita esperanto.jubilo.ca

.
Ve las instrucciones en el capítulo 10.1

el traje nuevo del emperador 5

ayuda

"Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki!" Tial li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. "Jes, ĝi estas rava!" li diris al la reĝo. 
.

sinjor+o = señor
sekv+e = seguidamente, por lo tanto
las+i = dejar, permitir
laŭd+i = alabar
cert+ig+i = asegurar
rav+a = encantador

Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo. Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj. 
.

mem = mismo, él mismo
elek+it+a = elegido
ruz+a = astuto, taimado
atent+e = atentamente
re+ven+i = regresar
ankaŭ = también

"Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj!" kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon. 
.

nu = Interjección, ahora, entonces
moŝt+o = su alteza
admir+i = admirar
kred+ebl+e = creiblemente

"Kio tio ĉi estas!" pensis la reĝo, "mi ja nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa? ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi." "Ho, ĝi estas tre bela", diris tiam la reĝo lauxte, "ĝi havas mian plej altan aprobon!" Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas.  

Avanzar al capítulo 10.6

Lee aquí el texto en español.
.

terur+a = de dar miedo, aterrorisante
laŭt+e = en voz alta, volumen alto
aprob+o = aprobación
kap+o = cabeza
konfes+i = confesar

 

 manda tus dudas y comentarios a:
Contacto
ĉ ĝ ŭestas usando unicode c g u
si no ves bien las letras amarillas cambia a sistema cx gx ux