http://kurso.jubilo.ca
lección 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
capítulo 1 2 3 4 5 6 7 8    
lección 10.4 el traje nuevo del emperador 4 si deseas más información acerca del esperanto visita esperanto.jubilo.ca

.
Ve las instrucciones en el capítulo 10.1

el traje nuevo del emperador 4

ayuda

"Nu, vi ja nenion diras!" rimarkis unu el la teksantoj. -"Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma!" diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. "Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!" 
.

rimark+i = hacer notar
teks+ant+o = el que esta tejiendo
ho = (interjección de sorpresa)
okul+vitr+o = anteojos (vidrios de ojos)
raport+i = reportar
plaĉ+i = complacer

"Tre agrable al ni!" diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis; por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris. 
.

agrabl+e = agradable
nom+i = nombrar
kompren+ig+i = explicar (hacer comprender)
atent+e = atentamente
re+ven+i = regresar
ankaŭ = también

Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis an sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj. 
.

nun = ahora
ĉi+am = siempre
ankoraŭ = todavía
faden+o = hilo
daŭr+ig+ad+i = hacer durar (continuar)
mal+plena = vacío

La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi. "Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo?" diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis 

Avanzar al capítulo 10.5

Lee aquí el texto en español.
.

baldaŭ = pronto
alia = otro
ofic+isto = encargado
re+vid+i = volver a ver, revisar
teks+ad+o = tejido (acción)
rigard+ad+i = observar continuamente
ti+al = por eso, por esa razón
pec+o = pedazo
klar+ig+i = aclarar, explicar

 manda tus dudas y comentarios a:
Contacto
ĉ ĝ ŭestas usando unicode c g u
si no puedes ver las letras amarillas cambia a sistema cx gx ux