http://kurso.jubilo.ca
lección 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
capítulo 1 2 3 4 5 6 7 8    
lección 10.3 el traje nuevo del emperador 3 si deseas más información acerca del esperanto visita esperanto.jubilo.ca

.
Ve las instrucciones en el capítulo 10.1

el traje nuevo del emperador 3

ayuda

"Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!" pensis la reĝo, "li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li!" 
.

honest+a = honesto
ministr+o = ministro
el+rigard+as = se ve
.

Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi!" ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, "mi nenion povas vidi!" Sed li tion ĉi ne eldiris
.

bon+kora = de buen corazón
salon+o = salón
larĝ+e = a todo lo largo
mal+ferm+ant+e = abriendo
el+dir+i = decir hacia afuera

La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis.
.

al+veni = viner hacia
bel+eg+a = hermoso, muy bello

"Mia Dio!" li pensis, "ĉu mi estas malsaĝa? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! Cxu mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon!" 

Avanzar al capítulo 10.4

Lee aquí el texto en español.
.

neni+am = nunca
sci+iĝ+i = hacerse saber
neni+el = de ninguna manera
rakon+i = contar, relatar

 

 manda tus dudas y comentarios a:
Contacto
ĉ ĝ ŭestas usando unicode c g u
si no ves bien las letras amarillas cambia a sistema cx gx ux