| si
deseas más información acerca del esperanto visita
|
||||||||||
|
. el traje nuevo del emperador 2 |
ayuda | |||||||||
|
"Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj!" pensis la reĝo; "havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi!" Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron. |
hav+ant+e
= teniendo ja = (reafirma la afirmación) sci+iĝ+i = enterarse regn+o = reino diferenc+ig+i = hacer diferenciar tuj = inmediatamente ambaŭ = ambos sum+o = suma antaŭ+e = con anterioridad . |
|||||||||
|
Ili starigis du
teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis
nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre
fervoraj kaj
postuladis la plej delikatan
silkon kaj la plej bonan
oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn
poŝojn kaj
laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto. |
star+ig+i
= armar, parar mien+o = gesto teks+il+o = tejedora, telar neni+o = nada, ninguna cosa postul+o = demanda, exigencia fervor+a = con fervor, de fervor postul+ad+i = demandar, pedir (continuo) delikat+a = delicado silk+o = seda or+o = oro met+ad+i = poner (continuamente) propr+a = propio, de uno poŝ+o = bolsillo labor+ad+i = trabajar (cont.) eĉ = aún, hasta, inclusive |
"Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili
jam
pretigis!" ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam
konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li
preferis antaŭe sendi alian
personon, por vidi, kiel la afero
staras. |
jam
= ya pret+ig+i = alistar ek+pens+is =se le ocurriró konvenk+it+a = convencido prefer+i = preferir person+o = persona star+i = estar, encontrarse |
|||||||
|
Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas. |
fort+o
= fuerza sen+pacienc+o = inpaciencia najbar+o = vecino
|
|||||||||
| manda
tus dudas y comentarios a: |
ĉ ĝ ŭ | estas usando si no ves las letras amarillas cambia a ![]() |
||||||||